top of page

Kratero estas senprofita eldona projekto

verda_stelo.png

La projekto volas havebligi verkojn, kiuj estas publika havajo, kiel modernstilaj bitlibroj kaj doni al ili la eblon reviviĝi papere danke al laŭmenda presado. Ni ankaŭ eldonas originajn kaj tradukitajn verkojn, ĉefe en Esperanto.

Lastaj libroj

Vidu sekcion "Aliaj lingvoj"

kovrilo.png

Vidu sekcion "Originaj verkoj"

nueva_portada2_digital.png
kobrilo_bildo.png
fotkobrilo.png
dibujo.png
kobrilo_bitlibro.png
kovrilo_ebook.png

Sesdek ŝakproblemoj

Sesdek ŝakproblemoj el 1909, estis la unua libro pri ŝako verkita en Esperanto. En ĉi tiu reeldono, ĉiuj bildoj de ŝaktabuloj estas ĝisdatitaj. Ankaŭ ni aldonis novajn ŝaktabulajn bildojn en la solvoparton de la libro por faciligi la legadon. La verko restas tiel kiel ĝi estis verkita de J. Paluzíe (Barcelono. 1860-1938), krom pri la modernigo de kelkaj mallongigoj aŭ la plibonigo de la aspekto de la ŝaknotacio.

Reta elŝuto         Papera libro

1.png
libro_dur.png

La Reĝo de la Montoj

Verkita antaŭ pli ol jarcento kaj duono, La Reĝo de la Montoj tute aktuale alvokas kontraŭ la internacia blindeco pri monprofito akirita per loka perforto. La aŭtoro jam avertis la legantojn pri tio, kiel la ekonomiaj retoj influas la tutmondajn konfliktojn, substrekante kiel egoisma individualismo fortigas la maljustecojn. Certe indas legi verkon, en kiu nia mondo ankoraŭ troe klare speguliĝas.

Kun 158 ilustraĵoj de G. Doré.

Reta elŝuto                Papera libro

2.png
1.png

APERONTA

libro.png
libro_dur.png
libro_luksa.png

Rakontoj de Mistero kaj Imago

Ok rakontoj de Edgar Allan Poe en Esperanto: Liĝeja, La ovala portreto, La barelo de amontilado, Kelkaj vortoj kun mumio, La homo, kiu troviĝis eluzita, La silento, La puto kaj la pendolo kaj En la Maelstróm-on. Ilustrita eldono.

Reta elŝuto         Papera libro

1.png
libro.png

Cindrulino, la Belulino Dormanta kaj aliaj rakontoj

Ĉi tiu libreto kombinas kvar rakontojn de Perrault, tradukitaj de Péroline Sarpy kaj publikigitaj en 1908, kun belaj bildoj de du konataj ilustristoj: Arthur Rackham (1867-1939) kaj William Heath Robinson (1872-1944).

Reta elŝuto         Papera libro

1.png
libro.png

Skizo pri teorio de Esperanto

Skizoj pri Teorio de Esperanto de Ernest Drezen aperis en 1931 kaj traktas el ĝenerala vidpunkto gramatikon, fo­netikon, morfologion, sintakson, se­mantikon, etimologion kaj enhavas interesajn vidpunktojn kiuj ankoraŭ povas pensigi la nuntempan leganton.

Krom la historia valoro kiun la verko reprezentas, ĝiaj interesaj skemoj, preskaŭ elektronikstilaj, montras la pioniran laboron de la aŭtoro. Ĉi tiu reeldono proponas redesegnitajn versiojn de tiuj originalaj grafikaĵoj por faciligi ĝian legadon.

Reta elŝuto         Papera libro

1.png
libro.png

La Fina Batalilo

La fina batalilo estis verkita de Theodora Wilson Wilson en 1916. La verko antaŭvidis la atombombon kaj estis malpermesita la sekvan jaron de sia publikigo pro sia pacemo. Ĝi estas sciencfikcia romano kun forta religia influo.

Faksimila eldono.

Reta elŝuto         Papera libro

1.png
libro.png
bottom of page